Saluton karaj!
Che la pagharo http://itvc.pl/?link:szczegoly_klipu,id:1012 vi povas
jam trovi la plej freshan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. Ni
invitas vin spekti ghin.
Do, en la programo en iom shanghita formo vi trovos:
* sabatan intervjuon pri Jakobo Shapiro kun prezento pri lia heroa agado,
* rakonton de la direktoro de Podlahhia Muzeo pri la teksajha
unikajho de nia regiono,
* kelkajn rigardojn al la chi-jara arangho FRINGOJ en Grezijono en Francujo,
* sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos
Bjalistokon dum la chi-jara kongreso.
Ni volas ankau scii, kio okazas en viaj regionoj. Kiel agas via
E-klubo, kiujn aranghojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri
kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankau kontribui en nia
programo - registru filmeton, sendu ghin al ni kaj disfamigu ghin al
Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la teknika
kvalito, gravas via engaghigho!
Kontaktu per ipernity (ipernity.com/volontulo) aĹ per
esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.
Amike--
Przemyslaw Wierzbowski
