Bivakoj en Kłodzko

forum dla harcerzy z http://www.esperanto.org/skolta

Bivakoj en Kłodzko

Eldirode sebacyp » 2008-01-10, 22:29

Saluton!

Pro tio ke Esperanto ankoraux ne esta suficxe populara en nia Vroclavo kaj skoltoj ne havas okazojn por sperti internacian amikecon, ni bezonas montri, ke E-skoltoj ekzistas kaj havas multon da gxojo dank’ al Esperanto. Ni decidis organizi semajnfinan bivakon por vroclavaj skoltoj, kiuj interesigxas pri Esperanto, sed simple ne konscias, ke Esperanto vivas kaj fukncias. Tiucele ni volus gastigi skoltojn el aliaj landoj.

Inter ni trovigxas kelkaj personoj kiuj bone parolas Esperante, sed plej multaj partoprenantoj eklernus gxin dum la arangxo.

La tendaro okazos inter la 7-a kaj 9-a de marto 2008 en Kłodzko (sudokcidenta Pollando), do pro vojagxkostoj ni direktas nian peton cxefe al skoltoj el Cxehxio, Germanio, Auxstrio kaj Slovakio, sed aliaj ankaux estas bonvenaj. Ni proponas bonetosan kunestadon en belega loko cxirkauita de montoj, kiun apudas malnova fortreso, perpiedan ekskurson al la montaro, kantadon, muzikumadon, vizitadon de la urbo, kontakton kun interesaj homoj kaj simple neforgeseblajn tagojn!

Atentu! Ni intencas ricevi subvencion por la projekto, do ni bezonas fruan kontakton kun kunlaborantoj – espereble kun vi. Detaloj pri la programo estos konataj meze de januaro 2008. Sercxu ilin cxe pagxaro http://www.wiaterna.harc.pl en parto “Esperanto-bivako!”.

Pli da informoj vi povas legi cxe http://www.wiaterna.harc.pl/letero.pdf
Respondojn bonvolu sendi al Justyna Rusznica ( junjo[cxe]wp.pl )
sebacyp
 
Eldiroj: 165
Registriĝis: 2006-10-02, 07:28
Loko: Brzeg

Revenu al Skoltoj .:-:. Harcerze

Kiu estas enrete

Uzuloj, kiuj trarigardas ĉi tiun sekcion: Mankas ensalutigitajn uzulojn kaj 1 gasto